Insulo de Estados | ||
---|---|---|
Puerto Cook, norda marbordo | ||
insulo | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Insularo | Fajrolando | |
Geografia situo | 54° 49′ S, 64° 17′ U (mapo)-54.816666666667-64.283333333333823Koordinatoj: 54° 49′ S, 64° 17′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 63 km | |
Larĝo | 15 km | |
Areo | 530 km² | |
Plej alta loko | Montes Bove 823 m | |
Loĝantaro | 5 Militistaro <1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Comandante Luis Piedra Buena (Puerto Parry) | |
Satelita bildo (Landsat Geocover), kun Fuegio okcidente | ||
Insulo Estados (hispane Isla de los Estados, el la nederlanda Stateneiland, nome insulo de la ŝtatoj, sed alude al la historia parlamento de Nederlando, kiu nomiĝis Ĝeneralaj Statoj) estas argentina insulo kuŝa ĉe 29 km ĉe la orienta pinto de la Argentina parto de Fuegio, el kiu ĝi estas separata per la Markolo Le Maire. Ties nomo devenas el la historia nederlanda parlamento, kaj ties origina nederlandlingva nomo estis identa al tiu de la novjorka borough Staten-Insulo.
La insulo estas administre parto de la argentina provinco Fuegio, kaj de la departamento kaj municipo de Ushuaia. Ĝi estis deklarita "Ekologia, Historia, kaj Turisma Provincia Rezervejo" ("Reserva provincial ecológica, histórica y turística"), kun limigita aliro al veturantoj el Ushuaia. La ununura setlejo estas Puerto Parry, situanta ĉe profunda kaj mallarĝa fjordo ĉe la norda marbordo de la insulo. La navigostacio Puerto Parry, kreita en 1978, estas administrata de maristaro de kvar anoj en 45-taga vico, zorgantaj pri media monitorado konservadisma, ŝipopasoj kaj ankaŭ pri havigo de urĝa helpo.[1]