Insulanoj de Toresa Markolo | |
---|---|
loĝantaro • Indiĝenaj popoloj | |
indiĝenaj aŭstralianoj • Melanezianoj • insulanoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Insulanoj de Toresa Markolo estas la indiĝena popolo de la Insuloj de la Toresa Markolo, parto de Kvinslando, Aŭstralio. Ili estas kulture proksimaj de la marbordaj popoloj de Papuo-Nov-Gvineo. Ili estas konsiderataj kiel distingaj el la aliaj aboriginaj popoloj de la resto de Aŭstralio, kaj estas ĝenerale aluditaj separate. Estas ankaŭ du komunumoj de Insulanoj de Toresa Markolo en la proksima marbordo de la ĉeftero ĉe Bamaga kaj Seisia.