Internacie la Internacia Organizo de Laboro[3] difinas infanlaboron rilate al aĝo kaj la peneco de la tasko, almenaŭ por infanoj pli ol 12-jaraĝaj (vidu detalojn malsupre).
Laŭ la IOL nuntempe laboras ĉirkaŭ 250 milionoj da infanoj inter 5- kaj 14-jaraj.
En publikaĵo de junio 2006UNICEF indikas 190,7 milionojn da infanoj de tia aĝo kaj "ĉirkaŭ 218 milionojn da infanoj" sen aparta aĝmencio.
Averaĝe nuntempe el 100 infanoj de tia aĝo 20 laboras, 10 inter ili kelkajn horojn tage, 10 tuttage.
En 2002 okaze de la unua monda tago kontraŭ infanlaboro fondiĝis internacia memortago, kiu okazas ĉiujare la 12-an de junio. Ekde 2003 okaze de tiu memortago oni ankaŭ mencias pli forte infankomercon kaj sklavigon.