Hermeso Trismegisto, (antikve-grekeἙρμῆς ὁ Τρισμέγιστος, signifas "Hermeso la trioble granda"). "Trismegisto" estis alnomo de la egipta dio Toto, dum la romia epoko donita ankaŭ al la greka dio Hermeso. Ambaŭ estis en siaj kulturoj la dioj (interalie) de la skribo kaj de la magio[1][2][3][4][5].
Oni konsideris Hermeson kiel aŭtoron de multaj libroj medicinaj, astrologiaj kaj magiaj. Klemento de Aleksandrio en sia verko Stromata listigas 42 librojn de Hermeso kiel nemalhaveblajn por la egipta liturgia servo. Nur malmultaj el tiuj verkoj estis konservitaj. Eŭhemeranoj, nov-platonanoj kaj kristanoj supozis aŭ supozas fone de tiuj verkoj kaj ilia legendo egiptan saĝulon, kuraciston, reĝon kaj/aŭ pastron[6][7][8][9][10][11][12][13][14].
↑Budge, E.A. Wallis. The Gods of the Egyptians Vol. 1, p. 415.
↑Hart, G., The Routledge Dictionary of Egyptian Gods and Goddesses, 2005, Londono: eldonejo Routledge, dua eldono, Oxon, p 158
↑Bailey, Donald, "Classical Architecture" in Riggs, Christina (ed.), The Oxford Handbook of Roman Egypt (Oxford University Press, 2012), p. 192.
↑'Thoth or the Hermes of Egypt: A Study of Some Aspects of Theological Thought in Ancient Egypt',p.166-168, Patrick Boylan,Oxford University Press, 1922.
↑Fowden, G., "The Egyptian Hermes", Cambridge University Press, Cambridge, 1987, p 216
↑Heiser, James D.. (2011) Prisci Theologi and the Hermetic Reformation in the Fifteenth Century, 1‑a eldono, Malone, Tex.: Repristination Press. ISBN 978-1-4610-9382-4.
↑Yates, F., "Giordano Bruno and the Hermetic Tradition", Routledge, London, 1964, pp 14–18 and pp 433–434
↑Hanegraaff, W. J., "New Age Religion and Western Culture", SUNY, 1998, p 360
↑Yates, F., "Giordano Bruno and the Hermetic Tradition", Routledge, London, 1964, p 27 and p 293
↑Yates, F., "Giordano Bruno and the Hermetic Tradition", Routledge, London, 1964, p52