Helen Adams KELLER (naskiĝis la 27-an de junio, 1880 en Tuscumbia, Alabamo[1], mortis la 1-an de junio, 1968 en Westport, Konetikuto) estis usona verkistino kaj socia aktivulo. Ŝi estis blinda kaj surda, kaj sukcese luktis kontraŭ la barieroj de la komunikado.
En la aĝo de 19 monatoj ŝi pro malsano iĝis blinda kaj surda. Helpe de sia persona instruistino Anne Sullivan ŝi unue lernis komuniki per palpado de la polmo. Poste ŝi lernis paroli kaj skribi, ŝi vizitis universitaton, lernis fremdajn lingvojn, verkis librojn kaj prelegis.