Je metriko, la heksametro[1] (antikve-greke ἑξᾰ́μετρον, heksámetron, latine hexameter, laŭvorte "ses-mezuto") estas klasika metro, konsistanta el ses piedoj, kiuj estas aŭ daktiloj aŭ spondeoj.
Ĝi estis la norma eposa metriko en klasika greka kaj latina literaturo, kiel en Iliado, Odiseado kaj Eneado. Ĝia uzo en aliaj ĝenroj de komponado inkluzivas la satirojn de Horacio, la Metamorfozojn de Ovidio kaj la Orfeajn himnojn. Laŭ la greka mitologio, la heksametro estis inventita de Phemonoe, filino de Apolono kaj la unua Pitia de Delfo.