HEC Paris estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Jouy-en-Josas kaj Doho[1]. Ĝi estis fondita en la jaro 1881.
HEC okupis la 2-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2015 fare de la ĵurnalo Financial Times[2]. En 2015, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la 2-an rangon en la mondo, laŭ la Financial Times[3]. La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 3-an rangon tutmonde[4]. La lernejo ankaŭ ofertas Majstron pri Administra Novigado kaj Entreprenemo en partnereco kun Coursera[5]. Ĝi estas 100% interreta kaj celas trejni altrangajn oficulojn specialiĝantajn pri ĉi tiuj du areoj en 18 monatoj[6]. Ĝi malfermis siajn pordojn en marto 2017.[7]
La studprogramojn de HEC akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[8]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas François Hollande (24-a prezidanto de la Franca Respubliko) kaj François Asselineau.