La Maro de Omano (perseدریای عمانDarĝaĝe Omman), Golfo de Omano aŭ Golfo de Makran (arabeالخليج عمان; transliterita: ĥaliĝe Omman, urdueخليج مکران) estas marero aŭ golfo en la Hinda Oceano. Ĝi estas konektejo inter la Araba Maro kaj la Hormuza Markolo, kiu enfluas en la Persan Golfon. La marero respektive golfo estas ĝenerale inkluzivita kiel branĉo de la Persa Golfo. Ĉe la norda marbordo situas Pakistano kaj Irano (Persio). Ĉe la suda marbordo situas Omano en la oriento, kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj (UAE) por mallonga distanco en la okcidento.