Giuseppe Ungaretti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Giuseppe Ungaretti | |||||
Naskiĝo | 8-an de februaro 1888 en Aleksandrio | ||||
Morto | 1-an de junio 1970 (82-jaraĝa) en Milano | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Bronkopneŭmonito vd | ||||
Tombo | Campo Verano (en) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | Italoj vd | ||||
Lingvoj | itala • angla • franca • hispana • portugala • brazilportugala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1970, 1970) Reĝlando Italio (1888–1946) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Partio | Nacifaŝisma Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Amkunulo | Bruna Bianco (en) vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto eseisto verkisto ĵurnalisto tradukisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Itala literaturo vd | ||||
Aktiva en | Romo • San-Paŭlo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giuseppe UNGARETTI [ĝuzeppe ungaretti] estis itala verkisto, kiu naskiĝis la 10-an de februaro 1888 en Aleksandrio (Egipto) kaj mortis la 2-an de junio 1970 en Milano (Italio). Li estis fondinto kaj reprezentanto de la hermetika poezio.
Ĝis 1912 li vivis en Egipto kaj ĝis 1915 en Parizo, kie li amikiĝis i.a. kun Pablo Picasso kaj Guillaume Apollinaire. De 1915 ĝis 1918 li partoprenis la Unuan Mondmiliton, poste li laboris kiel ĵurnalisto en Francio kaj Italio. Ekde 1936 li agis kiel profesoro pri itala literaturo en San-Paŭlo (Brazilo), sed en 1942 li revenis al Italio por okupi ĝis 1959 profesoran postenon en Romo.
Giuseppe Ungaretti verkis ĉefe poemojn, sed ankaŭ kelkajn prozajn verkojn. Krome li tradukis verkojn de William Shakespeare kaj Jean Racine.