Gerardus MERCATOR (Rupelmundanus) (prononcu: [merKA:tor]) (nederlanda nomo: Gerard DE KREMER, germane Gerhard MERCATOR, esperante Gerardo Merkator) (naskiĝis la 5-an de marto 1512, mortis la 2-an de decembro 1594) estis Flandra kartografo, kiu jam dum sia vivo estis konsiderata kiel la 'Ptolemeo de la tiama epoko'.
Lia kromnomo Rupelmundanus devenas de lia naskiĝloko Rupelmonde. Li mortis en la germana urbo Duisburg. Honore al li la universitato de Duisburg estas nomata Gerhard-Mercator-Universitato.