Geko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Toke-geko Gekko gecko
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||||
Aeluroscalabotinae | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Geko (Gekko) estas genro de lacerto el la familio de gekedoj, kiu troviĝas en varmaj klimatoj tramonde. Ili estas unikaj el la lacertoj voĉe, ĉar nur ili kapablas fari sonon klakantan, kiam ili interreagas socie kun aliaj gekoj. Tiu nomo originas de la malaja « Gekoq », kiu estas onomatopeo pri la bleko de la indonezia geko . Multaj specioj havas specialajn adherajn fingrojn, per kiuj ili povas iri sur vertikalaj muroj kaj fenestroj. Tiuj specioj havas fingrofine krom ungoj specialajn adherajn harojn, du milionojn da ĥetoj sur ĉiu fingro. Tiuj etĥetoj longas centmilion-onojn da metroj (duoblan hom-haran diametron), dum pintoj de ĉiuj etĥetoj disbranĉiĝas 100-1000foje al spatuloj. Tiuj spatuloj longas 200 miliard-onojn da metroj (pli mallongaj ol la ondolongo de la videbla lumo). Tiel la adhera surfaco estas grandega, la adhereco baziĝas je la van der-Waals-fortoj.
La palpebroj estas kunkreskintaj kaj fariĝis travideblaj. Gekoj estas varmoŝatantaj, noktaj bestoj.
Oni povas teni multajn speciojn de gekoj kiel dorlotbestojn. Ili manĝas diversajn specojn de insektoj.