Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Flandra dialekto

La flandra dialekto estas dialekto de la nederlanda lingvo - aŭ, pli ĝuste: paradigmo de diversaj dialektoj parolataj en Flandrio (la norda parto de Belgio).

Oficiale, ĉiuj flandroj lernas la oficialan nederlandan lingvon en la lernejo, sed la hejma lingvo kutime diferencas de la oficiala lingvo. En Flandrio estas multaj lingvaj/dialektaj regionoj; ofte je distanco de eĉ malpli ol 25 kilometroj, oni jam havas alian parolmanieron.

Bibliotekaj katalogoj (UDC) antaŭvidas apartan kategorion en la ĝermanaj lingvoj por la flandra lingvo, same pri lingvistika divido de la Hindeŭropaj lingvoj: la flandra preskaŭ ĉiam estas menciata aparte. Ankaŭ inter la elekteblaj alternativaj parollingvoj en DVD-diskoj ofte estas aparta versio de la flandra lingvo, speciale en porinfanaj diskoj.

Desegnofilmojn usonajn oni tradukas lastatempe al la flandra kaj al la nederlanda lingvoj. Ekzemploj estas Nemo, Shrek kaj Madagascar.


Previous Page Next Page