Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Fitoplanktono

fitoplanktono

La nocio fitoplanktono (laŭvorte „plantoplanktono“) signifas fotoaŭtotrofajn planktonojn, precipe diatomeoj (Bacillariophyta), verdalgoj, oralgoj, dinoflageluloj kaj cianobakterioj (blualgoj). Ĝi konstruas per helpo de fotosintezo biomason (sian korpon) el karbona dioksido kaj aliaj nutromaterialoj. La fitoplanktono staras sur la plej suba grado de la nutropiramido en la akvoj.

La fitoplanktonojn manĝas zooplanktonoj kaj multaj bestoj, kiuj vivas je tavolo de la interna akvo kaj maroj. Plankton-manĝaj bestoj evoluigis miraklan retforman strukturon por filtri la akvon. Plej grava, menciinda kaj rekta nutroĉeno estas: fitoplanktono, krilo, cetaco.

Oni kalkulas, ke fitoplanktono donas 70 % – 80 % de la oksigena produktado de la atmosfero.


Previous Page Next Page