Feroa lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
okcident-skandinava lingvaro | |
Parolantoj | 69 150 |
Skribo | latina alfabeto |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Faroa Lingva Komitato |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | fo |
ISO 639-3 | fao |
Glottolog | faro1244 |
Angla nomo | Faroese |
Franca nomo | féroïen |
La feroa lingvo (feroe: føroyskt mál [FE-rist MO-al]) estas parolata de la proksimume 50.000 loĝantoj de Ferooj, farante ĝin malplimultan lingvon[1].
La bazon por la feroa literaturlingvo kreis la teologo kaj lingvisto Venceslaus Ulricus Hammershaimb (1819-1909). En la jaro 1846 li kunigis la diversajn feroajn dialektojn per komuna ortografio.
Inter la 17-a kaj 18-a jarcento la feroa lingvo iĝis endanĝerita lingvo[2]. Dum la 17-a jarcento, ĉar ĉiuj pozicioj de aŭtoritato estis okupitaj fare de Danoj, la dana fariĝis administra lingvo kiun ĝi ankoraŭ estas nuntempe, kvankam la feroa lingvo malrapide, iom post iom, estas anstataŭigante ĝin[2].
Nenio estis notita en skriba formo ĝis fine de la 18-a jarcento. Meze de la 19-a jarcento feroa studento en Kopenhago, kune kun filologoj ĉe la Universitato de Kopenhago, kreis skribitan formon de la feroa lingvo[2]. La feroanoj ĉiam sciis paroli plurajn lingvojn, ĉar eksterlandanoj ne lernis ilian lingvon. Por eviti forigon kaj izoladon, la feroanoj devas lerni aliajn lingvojn. Ĝis nun, ĉi tio rezultigis en dulingvaj vortaroj : feroa kun islanda, norvega, dana, angla, germana, franca, hispana, itala kaj rusa lingvoj[2]. Vikipedio havas version en la lingvo feroa (fo.wikipedia.org).