Tiu ĉi artikolo temas pri la filino de la profeto Mohamedo. Pri la portugala urbo vidu sub Fátima |
Fatima bint Muhamad | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | ĉirkaŭ 606 en Mekko, Heĝazo |
Morto | 632 en Medino, Heĝazo, Sauda Arabio |
Tombo | Al-Baqi' (en) |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Raŝiduna Kaliflando |
Familio | |
Patro | Mohamedo |
Patrino | Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid |
Frat(in)oj | Umm Kulthum bint Muhammad (en) , Rukajja bint Muhammad, Zainab bint Muhammad (en) , Ibrahim ibn Muhammad, Qasim ibn Muhammad (en) kaj Abd-Allah ibn Muhammad (en) |
Edz(in)o | Ali ibn Abi Talib |
Infanoj | Umm Kulthum bint Ali ibn Abi Talib (en) , Hasan ibn Ali, Muhsin ibn Ali (en) , Zaynab bint Ali, Ĥusejn ibn Ali |
Okupo | |
Okupo | poeto |
Fatima (606-632) estis filino de profeto Mohamedo, ŝia kompleta nomo estas Fatima bint Muhamad ibn 'Abdalah ibn 'Abd Al-Mutalib ibn Haŝim (arabe فاطمة بنت محمد - Fāṭima bint Muḥammad). Sed ŝi ankaŭ estas konata per la nomoj Fatima az-Zahra (arabe فاطمة الزهراء) kaj Sajidino Nisa' al-Alamin (سيدة نساء العالمين = „sinjorino inter la virinoj de la mondoj“).
Fatima estis la kvara kaj plej juna filino de profeto Mohamedo de ties unua kaj dum longa tempo sola edzino Ĥadiĝa bint Ĥuŭajlid. Fatima edziniĝis al Ali ibn Abi Talib.
Al tiu geedza paro naskiĝis du filoj, Hasan kaj Ĥusejn, de kiuj devenas la unua islama dinastio en Nordafriko (909-1171), la Fatimidoj, kies potenco estis ĉesigita nur en la 12-a jarcento per Saladino.