Fantominsektoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Phasmatodea Jacobson & Bianchi, 1902 | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
La fantominsektoj (latine Phasmatodea) estas ordo en la filumo artropodoj kaj klaso insektoj.
La specioj de tiuj ordo estas plantomanĝantoj kaj havas maĉajn buŝpartojn. La korpolongo dependas de la specio kaj varias inter 5-33 centimetroj, la femaloj estas pli grandaj ol la maskloj. Ilia korpo estas tre varia, similas al arbovergoj, branĉoj aŭ folioj. Ili havas du kunmetitajn okulojn kaj 2–3 punktookulojn. La antaŭtorako estas ĝenerale mallonga, la meztorako estas relative longa, dum la posta torako preskaŭ tute kunkreskis kun la abdomeno. La flugiloj ne havas gravan rolon, ili mankas ĉe maskloj de kelkaj specioj, kelkfoje ĉe ambaŭ seksoj. Dumtage, ili povas kaŝi sin – danke al la perfekta kamufla aspekto – nerimarkeble inter la branĉoj de la arboj, ili nutras sin nokte. Se oni do rimarkas ilian kamufladon kaj ĝenas ilin, la vergoinsektoj ek-kraĉas.