Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Esperanto kaj Ido komparataj

Ĉi tiu artikolo celas montri la ĉefajn malsamojn inter Esperanto kaj Ido, du planlingvoj havantaj rilatajn historiojn, sed apartajn vojojn.

Ido estis kreita en la frua 20-a jarcento post skismo inter tiuj, kiuj kredis, ke Esperanto havas esencajn difektojn, kiuj malhelpas, ke ĝi fariĝu taŭga internacia helplingvo, kaj aliaj, kiuj kredis, ke Esperanto estas sufiĉe taŭga tia, kia ĝi estas, kaj ke senfinaj fuŝriparoj de la lingvo nur fine malfortigus ĝin.

La lingvoj estas ankoraŭ proksimaj, kaj iugrade interkompreneblaj. Tion foje oni uzas en beletro: estas itala teatraĵo, kiu enhavis dialogon en du dialektoj de la itala lingvo. Kiam oni tradukis ĝin, Esperanto kaj Ido reprezentis la du dialektojn. Samkiel dialektoj servas kiel fonto por novaj vortoj en etnaj literaturaj lingvoj, ankaŭ Ido donis multajn neologismojn al Esperanto (speciale en poezio por anstataŭo de "longaj" vortoj kun prefikso mal-).


Previous Page Next Page