Edwin de Kock | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko |
Morto | 14-an de decembro 2022 en Edinburgo |
Lingvoj | Esperanto • afrikansa • angla |
Nacieco | usonano |
Ŝtataneco | Usono (2000–) Sud-Afriko |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1955–) |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto |
|
Akademiano | jes |
Esperantistiĝis en | 1955 |
Edwin de KOCK [edŭin de kok] (naskiĝis la 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko, mortis la 14-an de decembro 2022 en Edinburgo, Teksaso) estis sudafrika kaj usona instruisto kaj profesoro kaj unu el la plej gravaj Esperanto-poetoj.
De Kock en Sud-Afriko lernis Esperanton kaj verkis la unuan poemon en 1955. Krom kiel originala poeto li elpaŝis kiel biografo, esperantologo, poligloto, redaktoro kaj movadano. Li estis laika predikanto Adventista, misiisto, teologo, vegetarano kaj kontraŭrasisma aktivulo. De Kock krom en Esperanto ankaŭ verkis, tradukis kaj redaktis angle kaj afrikanse. Membro de la Akademio de Esperanto (1973-2007), Honora Membro de UEA ekde 2000.