Edward Sapir | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1884 en Lębork / Lauenburg |
Morto | 4-an de februaro 1939 (55-jaraĝa) en New Haven |
Lingvoj | jido • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio - doktoro de filozofio (–1909) Stuyvesant High School (en) DeWitt Clinton High School (en) |
Okupo | |
Okupo | antropologo universitata instruisto etnologo sociolingvisto lingvisto filozofo |
Edward SAPIR [EDŭard saPIR], naskiĝis en 1884, mortis en 1939) estis jud-usona antropologo kaj lingvisto, gvida figuro en la usona strukturismo. Li naskiĝis en Lauenburg, Germanio (kiu nun estas Lębork/Lenborko en Pollando). Li studis sub Franz Boas, instruisto de Benjamin Whorf.
Li estis profesoro ĉe la Universitato de Ĉikago kaj poste ĉe la Universitato Yale. Li estis unu el la unuaj esplorintoj de la rilatoj inter lingvistiko kaj antropologio.