| Ĉi tiu artikolo temas pri romano de 1897. Por horora filmo de 1931 rigardu la paĝon Dracula. Por rumana historia figuro legu la artikolon Vlad la 3-a Drakulo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Drakulo. |
Drakulo (anglalingve: Dracula) estas romano pri fikciulo, nome Grafo Drakula, eble la plej fama vampiro en literaturo. Lin kreis la irlanda verkisto Bram Stoker en 1897 per sia horora romano. La libro estas epistola romano, tio estas, rakontita per taglibroj kaj leteroj de la personoj, kvankam Stoker ankaŭ elfaras gazeteltranĉojn, kaj eĉ uzas transskribojn de diktafono, tiam tre nova ilo.