Douglas | |
mankse: Doolish | |
urbo | |
vidaĵo de la golfeto de Douglas
| |
Brita krondependaĵo | Manksinsulo |
---|---|
Situo | Douglas |
Loĝantaro | 26 218 (censo de 2006) |
Horzono | GMT (UTC+0) |
- somera tempo | Brita somera tempo (UTC+1) |
Poŝtkodo | areo IM, distriktoj IM1 / IM2 |
Situo en rilato al Unuiĝinta Reĝlando
| |
Situo en rilato al Irlando
| |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: Douglas, Isle of Man | |
Retpaĝo: www.douglas.gov.im | |
Douglas (angle, prononco [Dagles]) respektive Doolish (mankse, prononco [Du:liŝ]) estas la politika ĉefurbo kaj ankaŭ laŭ nomo de loĝantoj plej larĝa urbo de la Manksinsulo - laŭ la censo de 2006 en la urbo vivis 26 218 urbanoj. La urbo situas ĉe la orienta insula marbordo, ĉe la loko kie la samnoma rivero Douglas enfluas la marbordan golfeton de Douglas, kiu vastas 3 kilometrojn. La rivero Douglas, kiu nur iom antaŭ la urbo kreiĝas el kuniĝo de la riveretoj Dhoo kaj Glass, konsistigas parton de la urba marhaveno.
En la urbo situas la alta kortumo kaj la registaro de Mankso. Ĝi estas la insula centro rilate al komerco, financoj, juro, voja kaj ŝipa transporto, kulturo, libertempa distro kaj amaskomunikiloj.