Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Domajno (Interreto)

Ĉi tiu artikolo temas pri parto de interreto. Por plej alta taksonomia rango por organismoj rigardu la paĝon Domanio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Domajno.

Interreta domajno estas aro da IP-adresoj kunigitaj per iu simbola super-adreso, do havantaj identan adres-sufikson (ekz.e ĉiuj simbolaj adresoj finiĝantaj per "esperanto.net" konsistigas domajnon). Alivorte ĝi estas sub-arbo de la hierarkia arbo de ĉiuj simbolaj IP-adresoj. Domajnoj, kies nomo konsistas nur el lando-kodo, estas naciaj domajnoj de la plej alta nivelo. Ili apartenas al la "pintaj domajnoj", kiuj krome inkluzivas ne-landajn domajnojn (ekz. org, biz).

Sinonimo de domajno estas retregiono. Alia termino por plejaltnivela domajno estas supra retregiono.

En la hierarkio de la domajna nomsistemo (DNS), subdomajno estas domajno, kiu estas parto de alia (ĉefa) domajno.


Previous Page Next Page






Network domain English 网络域 Chinese

Responsive image

Responsive image