Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Digno

Digno laŭ PIV estas

  1. respekto, kiun oni meritas per sia konduko, kaj
  2. konscio pri la respekto, kiun oni meritas, do memrespekto.

En parola lingvaĵo digno estas laŭ ankoraŭ iom pli vasta difino

  • la senhasta kaj pripensita konduto de homo videble ne pelita de urĝaj bezonoj, kiu respektige imponas al aliaj homoj
  • la solena etoso de festa evento aŭ rito
  • la respektiga efiko de alta ofico, kiu donas dignon al la postenulo, sed kies respekta statuso ankaŭ devas esti socie defendata (tiel ke oni provas eviti, ke ekzemple ŝtata prezidento estas aparte ofende ridindigata)

Kiu en difinita socio konsideriĝas digna kaj kio nedigna, ne estas ĝenerale difinebla kaj ankaŭ ne konstanta, sed kiel ĉiuj konceptoj pri sociaj valoroj ŝanĝiĝadas.


Previous Page Next Page






كرامة Arabic Dignidá AST Ləyaqət AZ Oroms BAT-SMG Годнасць BE Годнасьць BE-X-OLD Достойнство Bulgarian Dignitat Catalan Důstojnost Czech Тивĕçлĕх CV

Responsive image

Responsive image