Cuxhaven | ||||||
| ||||||
granda sendependa urbo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • coastal spa | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Cuxhaven | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 04721-2,-3,-4 | |||||
Poŝtkodo | 27472, 27474, 27476, 27478 | |||||
Aŭtomobila kodo | CUX | |||||
Oficiala Municipokodo | 03352011 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Arno Stabbert | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 48562 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 52′ N, 8° 42′ O (mapo)53.8666666666678.7Koordinatoj: 53° 52′ N, 8° 42′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 2 m | |||||
Areo | 161,91 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.cuxhaven.de/ | |||||
Cuxhaven estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cuxhaven de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 48 562 loĝantojn. Ĝi apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kio respegulas la fakton ke la regiono ekonomie orientiĝas kaj al Bremeno sudokcidente kaj al Hamburgo sudoriente.
La urbo situas borde de la Norda Maro, en elstara loko fine de terlango inter la elfluejoj de la riveroj Weser sudokcidente kaj Elbo nordoriente, kaj konsideriĝas la internacia kargoŝipa haveno por la urbo Hamburgo, kiun tra la rivero Elbo ne atingas ĉiuj modernaj ŝipegoj. Sendepende de la granda haveno, dum la somero la urbo pro abundaj apudurbaj sablaj plaĝoj estas plena je feriaj gastoj.