Cinabro, verŝajne el la greka κιννάβαρι (kinnabari), estas la kutima formo de hidrarga(II) sulfido (HgS), brilskarlata ĝis brikruĝa, kiu estas la plej ofta erco por elementa hidrargo kaj estis la historia fonto de la brilega ruĝa kolorigaĵo nomata "vermiljono".
Cinabro ĝenerale troviĝas kiel vejno-pleniganta mineralo asociata kun freŝa vulkana aktiveco kaj malacidaj varmaj fontoj. La mineralo similas kvarcon pri simetrio kaj duobla refrakto. Koloro kaj ecoj devenas de ĝia kristala strukturo (romboedra) apartenanta al la sesangula kristala sistemo.
Cinabro estas uzita pro sia koloro ekde antikveco en la Proksima Oriento (ankaŭ kiel kosmetikaĵo), en la Nova Mondo ekde la Olmeka kulturo kaj en Ĉinio tiel frue kiel la Dinastio Song, kie ĝi estis uzata por kolorigi lakaĵojn.
Singardo dum la uzo de cinabro necesas pro la veneneco de hidrargo, kiu estis ekkonita jam en la antikva Romio.