Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Cenzuro

uj registaroj de nacioj kiel Saud-Arabio, Nord-Koreio, Kubo, Irano, Venezuelo kaj la Ĉina Popola Respubliko limigas homojn en siaj landoj rigardi certan Interretan enhavon pro ideologiaj, politikaj kaj/aŭ religiaj kialoj, konsiderataj kontraŭaj al viaj kriterioj.

Cenzuro estas la kontrolado de komunikaĵoj por malhelpi la disvastigon de nedezirataj informoj. Ĝin aplikas plej ofte ŝtataj instancoj en diktaturoj sed ankaŭ aliaj reĝimoj kiel kelkaj demokratioj, kiuj ne respektas la liberecon de la opiniesprimo kaj de la amaskomunikiloj. Rezulto de cenzuro povas esti la malpermeso publikigi iun verkon aŭ la konfiskado de jam publikigita verko.

Ekzemplo de cenzuro estas la malpermeso de Vikipedio en Ĉina Popola Respubliko. Ekde la 18-a de oktobro 2005 Vikipedio ne plu estas rekte alirebla en Ĉinio.

La Eŭropa Konstitucio malpermesas cenzuron per artikolo II-71 "Libereco de la opiniesprimo kaj de informado". Raportistoj sen limoj ankaŭ batalas kontraŭ cenzuro.


Previous Page Next Page






رقابة Arabic الرقابه ARZ Censura AST Senzura AZ Цензура BA Цэнзура BE Цэнзура BE-X-OLD Цензура Bulgarian বিবাচন Bengali/Bangla Cenzura BS

Responsive image

Responsive image