CONCAFRAS-PSE[1] (prononci konkafras) estas la portugallingva mallongigo de "Confraternização das Campanhas de Fraternidade Auta de Souza - Promoção Social Espírita" (Kunfratiĝo de la Fratecaj Kampanjoj Auta de Souza - Spiritisma Soci-agado). Tio estas ĉiujara renkonto de spiritistoj, okazinta la unuan fojon en 1957 en Brazilo, kie ĝi okazas ĉiam dum la karnavalaj feriotagoj. En 2000 ĝi okazis en Braziljo kaj havis ĉirkaŭ dek mil partoprenantojn. En 2013 okazis la 1a Monda CONCAFRAS en Tegucigalpo, Honduro. Ĝia programo estas teoria-praktika, por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj.