Burkino,[1] aŭ Burkina Faso, estas lando sen maraliro en Okcidenta Afriko. Ĝi limas okcidente al Ebur-Bordo, norde al Malio, oriente al Niĝero kaj sude al la Benino, Togolando kaj Ganao. Ĝia ĉefurbo estas Vagaduguo.
Burkino estas respubliko, kiu estis kolonio de Francio kaj akiris sendependecon en 1960 kun la nomo de Respubliko de Supra Voltao. La nuna nomo Burkina Faso estis enkondukita en 1984 de la tiama prezidento Thomas Sankara. Ĝi signifas "Patrio de respektindaj homoj" en la morea lingvo kaj en la bambara lingvo, ambaŭ lingvoj parolataj en la lando.