Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Burakumin

Japanoj
izolita homa grupo • socia klaso
outcast
hierarkia sistemo de feŭda Japanio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Burakumin (japane 部落民) estas plej granda socia malplimulto de Japanio, kun 3–4 milionoj da personoj, kiuj similas socie al la hindua kasto dalito ("netuŝeblaj homoj"). Ili havas malavantaĝojn en la socia vivo, kvankam, laŭ leĝo de 1871, estas malpermesita ilia nomumo kaj registro kiel burakumin (ekde tiam ili iĝis sin heimin, 'novaj civitanoj/publikanoj').

Ili aspektas kiel alia japana loĝanto, sed ilia praa historia disigo ne estas facile superebla. La burakumin-oj laboris kiel buĉistoj, tiel agis kontraŭ la bestomortiga malpermeso de la budhismo kaj la pureca sento de ŝintoismo. Tiu socia disiga daŭras ekde antaŭ 1500 jaroj. Ekde la Nara-epoko (710–794) al tiu socia grupo estis aldonita la hinin-oj kiuj estis almozpetantoj, vagabondoj (migrantaj aktoroj!), felistoj, tinkturistoj. Dum la Edo-epoko (1600–1867) al la socia klasdivido de ŝi–nó–kó–ŝó (militisto, kamparano, metiisto, komercisto) oni aldonis la „eta–hinin”-on, kies anoj havis la taskon kolekti la rubaĵojn kaj lavi, entombigi la kadavrojn. Ili rajtis vivi nur en apartaj difinitaj vilaĝoj (buraku).

La burakuminoj ankaŭ hodiaŭ luktas kontraŭ la kaŝita diskriminado, ĉefe en okcidenta Japanio kaj ĉe la pli maljunaj japanoj. Ili do havas rajton ŝanĝi sian nomon por pli bone kaŝi la devenon, malfaciligante serĉon je iliaj prauloj.


Previous Page Next Page






بوراكومين Arabic Buraku Catalan بوراکومین CKB Burakumin Czech Buraku German Burakumin English Burakumin Spanish Burakumin EU بوراکومین FA Burakulaiset Finnish

Responsive image

Responsive image