La Batalo de Varus aŭ Batalo en la Teŭtoburga Arbaro estis batalo en 9 p.K. inter ĝermanoj kaj romianoj en ne tute certa loko de norda Ĝermanio - en la teritorio Germania Magna ne konkerita de la Romia Imperio. Ĝermanaj triboj gvidataj de Arminio (latinlingve: Arminius kaj germanlingve: Hermann) atakis kaj venkis tri romiajn legiojn sub la romia armeestro Publio Kvintilio Varo - flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.