Batalo de Varsovio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Pola-Soveta Milito | |||||||
Pola infanterio marŝanta al la fronto
| |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Pollando | RSFSR | ||||||
Komandantoj | |||||||
Józef Piłsudski Tadeusz Rozwadowski Józef Haller Franciszek Latinik Edward Rydz-Śmigły Władysław Sikorski Bolesław Roja Leonard Skierski Zygmunt Zieliński Wacław Iwaszkiewicz-Rudoszański |
Miĥail Tuĥaĉevskij Gaja Gaj Aleksandr Ŝuvaev Avgust Kork Vladimir Lazareviĉ Nikolaj Sollogub Tiĥon Ĥvesin | ||||||
Forto | |||||||
113–123 mil 500 kanonoj 1780 maŝinpafiloj 2 aviadilaj eskadroj |
104–114 mil 600 kanonoj 2450 maŝinpafiloj | ||||||
Perdoj | |||||||
4,5 mil mortintoj 22 mil vunditoj 10 mil perditoj |
25 mil mortintoj 65 mil militkaptitoj | ||||||
La Batalo de Varsovio (ruse Варшавское сражeние [varŝavskoje sraĵenije], pole Bitwa Warszawska; ankaŭ nomata La Miraklo apud Vistulo) estis decida batalo inter polaj kaj sovetiaj armeoj, kiu okazis de la 13-a ĝis la 25-a de aŭgusto 1920 dum la pola-bolŝevika milito. Ĝi estis agnoskata de Edgar Vincent D'Abernon kiel la 18-a plej decida batalo en la historio de la mondo. La venko de la Pola Armeo decidis pri gardigo de sendependeco de Pollando kaj haltigis la komunistan revolucion, irantan al okcidenta Eŭropo.