Banff | |
angle: Banff | |
urbo | |
Vido al Banff
| |
Oficiala nomo: Banff | |
Ŝtato | Kanado |
---|---|
Provinco | Alberto |
Regiono | Albertaj Rokoj |
Parto de | Kalgaria Regiono |
Montaro | Kanada Rok-montaro |
Transporto | - |
- ŝoseo | Trans-Kanada Ŝoseo |
Riveroj | Bow, Spray |
Situo | Banff |
- alteco | 1 384 m s. m. |
- koordinatoj | 51° 10′ 41″ N 115° 34′ 19″ U / 51.17806 °N, 115.57194 °U (mapo) |
Areo | 4,88 km² (488 ha) |
Loĝantaro | 7 584 (2011) |
Denseco | 1 554,1 loĝ./km² |
Nacia parko | Nacia Parko Banff |
Orogenenezo montariĝo |
Tunnel Mountain |
Fondita | 1885 |
Gvidantaro | Urbokonsilio de Banff |
Urbestro | John Stutz |
Manaĝero | Robert Earl |
Horzono | UTC (UTC-7) |
- somera tempo | UTC (UTC-6) |
Poŝtkodo | T1L |
Telefona antaŭkodo | +1-403 |
Situo enkadre de Kanado
| |
Situo enkadre de Alberto
| |
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Banff, Alberta | |
Retpaĝo: www.banff.ca | |
Banff estas la plej granda urbeto en Nacia Parko Banff en la kanada Rok-Montaro, sekve la plej alta urbeto en Kanado. Ĝi situas super la Akvofaloj Bow proksime al la kuniĝo de la riveroj Bow kaj Spray. Banff troviĝas ĉ. 135 km okcidente de Kalgario sur la Trans-Kanada Ŝoseo. Ĝi ankaŭ estas 58 km oriente de Lake Louise. La urbo nun estas la plej okcidenta membro de la Kalgari-Regiona Partneriĝo.
Banff estas tre populara celloko por turistoj, fama kaj pro la monta pejzaĝo ĉirkaŭ ĝi kaj pro la varmaj fontoj apud ĝi. Krome Banff estas grava celloko por sportistoj kaj havas vastajn terenojn taŭgajn por migrado, montogrimpado, kaj skiado.
Estas pluraj popularaj montoj preskaŭ tuj apud la urbeto, inter ili Monto Rundle (2.949 metrojn alta), Kaskada Monto (2.998 metrojn alta) kaj Monto Norquay (2.134 metrojn alta); ĉi-lasta havas flegitajn skiejojn kaj vojojn por montobiciklado ĉe Stoney Squaw. Telfero kun pendgondoloj estas disponebla por supreniri la Monton Sulphur (2.281 metrojn alta), de kies supra stacio vizitantoj povas laŭiri lignan promenejon al Montopinto Sanson. Ankaŭ ĉe Monto Sulphur estas unu el la plej popularaj vizitindejoj, la Supraj Varmaj Fontoj de Banff. Tunela Monto - iam nomita Monto de la Dormanta Bizono (angle: Sleeping Buffalo Mountain) - kuŝas senpere apud la urbo kaj estas tre populara celo de mallongaj promenoj: oni povas atingi la supron de la monto en malpli ol duona horo.
Banff regule gastigas la faman Televidan Mond-Festivalon de Banff kaj la Banff-a Festivalo de Montaj Filmoj.