Alia najado, filino de la rivero Cefizo. Ŝi estis la patrino, kun Filamono, la fama aedo, de Tamiro, la unua samseksema homo[2]. Ŝi loĝis en la monto Parnaso, sed kiam Filamono rifuzis edziĝi al ŝi, Argiopo translokiĝis al la lando de la odrisioj, en Trakio[3].
Nimfo de la urbo Eleŭso, eble ankaŭ filino de la rivero Cefizo. Ŝi unuiĝis al Branko, kun kiu iĝis patrino de Cerciono, la arkadano kiu defiis ĉiujn preterpasantojn pugno-lukti ĝismorte. Fine, Tezeo akceptis la defion, mortigis Cercionon kaj seksperfortis lian filinon Alopo[4].