Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Ankinoo

Ankinoo
Najado
Informoj
Eble sama Anchiroe
Sekso ina
Patro Nilo
Edzo/Edzino Belus
Kunulo Areso
Infanoj DanaoEgipto (mitologio)Cefeo • Phineus
vdr

Laŭ la helena mitologio, Aĥiroo (el la greka Ἀχιρ(ρ)όη) aŭ Ankinoo (Ἀγχινόη, «vigla inĝenio»), laŭ Apolodoro[1] (verŝajne erare), estis najado, filino de la dio de la rivero Nilo.

Pasintaj tempoj en Egiptio, laŭ Lawrence Alma-Tadema, 1864. Filino de la rivero Nilo, Ankinoo edziniĝis al sia familiano Belo, estigante tiel la mitan dinastion kiu regis Egiption.

Ŝi edziniĝis al la egipta reĝo Belo, kun kiu ŝi iĝis patrino de la ĝemeloj Egipto kaj Danao, krom, laŭ kelkaj fontoj[2], Cefeo kaj Fineo[3]. Kromaj versioj aldonas la nomojn Agenoro kaj Fenikso al ŝia idaro[4]. Tamen, laŭ la skolio pri Likofrono[5] ŝi estis la edzino de Sitono, filo de Areso, kun kiu ŝi naskis du filinojn, eponimaj de respektivaj urboj: Paleno kaj Retejo[6]

Partneroj kaj idaro
Belo[4] Sitono[5]
  1. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.4.
  2. Ovidio. Metamorfozoj, 4.562-602.
  3. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.11.
  4. 4,0 4,1 Nono. Pri Dionizo, 3.296.
  5. 5,0 5,1 Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 583 kaj 1161.
  6. Leonhard Schimitz. Kontribuo al Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, vol. 1, paĝ. 12. Eld. William Smith, Tempil Hill, 1867 [1] Arkivigite je 2005-12-17 per la retarkivo Wayback Machine.

Previous Page Next Page






Анхиноя Bulgarian Ac'hiroe BR Anquínoe Catalan Αγχινόη του Νείλου Greek Achiroe English Anquínoe Spanish Ankinoe EU آخیرو FA Anchinoé French Anchinoe Italian

Responsive image

Responsive image