Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Altiplano

Altiplano
Altebenaĵo
altebenaĵo, regiono [+]

LandojBolivio, Peruo, Ĉilio
Koordinatoj16° 0′ 13″ S, 69° 39′ 12″ U (mapo)-16.00358-69.65332Koordinatoj: 16° 0′ 13″ S, 69° 39′ 12″ U (mapo)


Altiplano (Tero)
Altiplano (Tero)
Situo de Altiplano en la sudamerika kontinento

Altiplano (Bolivio)
Altiplano (Bolivio)
DEC

Map
Altiplano
Vikimedia Komunejo:  Altiplano [+]
vdr
La urbo de El Alto en Bolivio, kun 649 948 loĝantoj[1] estas la plej granda urbo de la Anda Altiplano. Fone la neĝa vulkano Huayna Potosí.
Puno (Peruo), unu el la plej grandaaj urboj de la Altiplano.

La Altiplano[2], Anda AltiplanoAltebenaĵo Collao [kojAo], nomata ankaŭ Altebenaĵo Titikaka, estas etenda altebenaĵo de Sudameriko situanta je averaĝa alteco de 3 600 m kiu enhavas la okcidentan parton de Bolivio, nordon de Ĉilio, sudan Peruon kaj nordon de Argentino. Ĝi havas historian gravon ĉar ĝi estis la loko kie aperis diversaj civilizacioj, kiaj Pukarao kaj Tiahuanaco, kaj oni realigis la elnaturigon de plantoj kiaj la terpomo kaj de bestoj kiaj la lamo. Pro ties mediaj karakteroj ĝi estas natura regiono unika en la kontinento.

La montoĉeno de Andoj formas imponan masivon kiu staras apud la interna depresio, en formo de granda deklivara ebenaĵo, kiu atingas altecojn super la 6 000 m de origino tektonikaj kaj vulkana. La materialoj eroziitaj de ĉi tiuj montoĉenoj kaj tiuj forpelitaj de la vulkanoj plenigis la centran depresion, formante ebenaĵojn, kiuj donis al tiuj sektoroj la nomo de altiplano (altebenaĵo).

La Altiplano ricevas tropikajn pluvojn kaj neĝon en januaro kaj februaro. Dum la aŭstralia somero, kvankam oni nomas tiun klimatan fenomenon la "bolivia vintro", ne temas pri sekeco sed pri la alteco kiu limigas kaj determinas la vivon: nur la specialigita flaŭro kaj forta faŭno supervivas super 3 600 m. Ekzistas granda biologia diverseco kies specimenoj plej reprezentaj estas protektitaj en la naciaj parkoj kaj monumentoj. Tiel estas la ebenaĵo vasta kaj kolora, kun disaj lagoj, marĉoj ("bofedales"), salejoj kaj gejseroj; kaj kronita de vulkanoj ofte super 6.000 m.

  1. http://www.ine.gov.bo/geoclip/launchmap.php
  2. Signife Altebenaĵo.

Previous Page Next Page