Hippolyte Leon Denizard Rivail | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Allan Kardec | ||
Naskonomo | Denisard Hypolite Léon Rivail | |
Naskiĝo | la 3-an de oktobro 1804 en Lyon, Francio | |
Morto | la 31-an de marto 1869 en Parizo, Francio | |
Mortis per | Enkrania aneŭrismo vd | |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 44 48° 51′ 44″ Nordo 2° 23′ 40″ Oriento / 48.86233 °N, 2.39439 °O (mapo) vd | |
Nacieco | Franco | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Amélie Gabrielle Boudet | |
Profesio | ||
Alia nomo | Allan Kardec | |
Okupo | Edukisto, pedagogo | |
Laborkampo | Spiritismo vd | |
Verkado | ||
Temoj | Spiritualismo, scienco | |
Literatura movado | Spiritismo | |
Verkoj | La Libro de la Spiritoj, La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ spiritismo, La Ĉielo kaj la Infero, La Genezo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Allan KARDEC, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (3-an de Oktobro 1804 en Lyon, Francio – 31-an de marto 1869) estis grava edukisto de la 19-a jarcento. Studinte en la Lernejo de Pestalozzi en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigi la Metodon de Pestalozzi en Francio. Membro de multaj akademioj kaj aŭtoro de diversaj verkoj, li studadis per sciencaj metodoj strangajn fenomenojn kaj manifestiĝojn, kiel la t.n. turniĝantajn tablojn, aŭ dancojn de la tabloj, la neklarigeblajn moviĝojn de objektoj, eltrovante kiel ilian kaŭzon unu forton de la naturo ĝis tiam ne konsideratan: la spiritojn. Per diversaj mediumoj (personoj kapablaj kontakti la Spiritojn kaj ricevi iliajn mesaĝojn) li studadis la nevideblan mondon, la kaŭzojn de la homa sufero kaj la kialon de la vivo.