Alea jacta est (ankaŭ skribita kiel Alea jacta est aŭ Allea jacta est) estas uzata latina eldiro kiu signifas "la ĵetkubo estas ĵetita" aŭ "la sorto estas ĵetita". Temas pri esprimo atribuita de Suetonio al Julio Cezaro en la momento kiam ĉi lasta estis transirante la riveron Rubikono en la nordo de Italio, en la limo inter Italio kaj Gallia Cisalpina, provinco asignita al li de la romia senato.
Pere de ĝi li ribeliĝis kontraŭ la aŭtoritato de la Senato kaj ekigis la longan enlandan militon kontraŭ Pompeo kaj la Optimates. Laŭ kelkaj versioj, anstataŭ la participo «jacta», Cezaro uzis la imperativon «jaci»: ĵetu! (la sorton).