Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Al-Nahda

Al-Nahda (en araba: النهضة, al-Nahḍa), «Renaskiĝo» aŭ «Araba vekiĝo», estis termino uzata por aludi al renaskiĝo de la arabaj literaturo kaj pensaro sub la influo de Okcidento, dum la dua duono de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento. Tiu movado ekis en Egiptio, Libano kaj Sirio kaj poste etendiĝis al aliaj arabaj landoj.

La termino deriviĝas el la araba radiko kiu signifas «leviĝi», kion oni asocias kun la senco «esti preta por». La unua periodo de la Nahda estis inter 1882 kaj 1905. Diference de la eŭropa Renesanco, la Al-Nahda ne temis pri reveno al la klasika pasinteco. Male, al ties aŭtoroj la pasinteco aspektis limiga por la kreiva imagopovo. Djirdji Zaydan (1861-1914) estis unu de la unuaj kiuj parolis pri Al-Nahda, kaj asociis tiun movadon kun bonfara kontribuado de Okcidento por Oriento.[1]

  1. The Encyclopedia of Islam.

Previous Page Next Page






النهضة العربية Arabic Нахда Bulgarian Al-Nahda BR Nahda Catalan Al-Nahda CY Nahda Danish Nahda German Nahda English Al-Nahda Spanish رنسانس عربی FA

Responsive image

Responsive image