Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Akvoenergio

Akvoenergiejo (konstruita 1891) en Schöngeising, Germanio

Akvoenergio estas renovigebla energio, kiu dependas de la altitudo je kiu troviĝas difinita kvanto da akvo. Ĝi estas uzata por produkti mekanikan laboron uzante hidraŭlikan maŝinon. En pasinteco oni uzis la mekanikan energion de akvo rekte (ekz en muelejoj, forĝejoj, segejoj ktp ), nuntempe ĝi estas kutime uzata por produkti elektran energion per generatoroj.

Moderna akvoelektrejo en Niĵnij Novgorod
Akvoenergiejo (operacia en la jaro 1892) en Schöngeising

La eluzo de la akvoenergio signifas la eluzon de la akva potenciala energio (situa energio) en la gravita kampo de la Tero.

Akvoenergio estas renovigebla energio ĉar ĝia fonto estas la sunenergio. Per la suna radiado la akvo vaporiĝas formante nubojn, el kiuj defalas precipitaĵo. El la falita precipitaĵo povas formiĝi rojoj, poste riveroj, kies fluenergion povas eluzi la homoj.

Diagramo de generatoro en akvoenergia centralo:
A generatoro, B turbino

Nuntempe plejofte la akvo estas kolektata en baraĵlago de kie ĝi estas portata al hidroelektra centralo per premdukto. En la centralo la akvo movas turbinon, kiu siaflanke movas la generatoron kiu produktas elektran energion.

La akvoenergio donas 18 % de la tutmonde produktita elektra energio kaj tiel same grandas kiel atoma energio. Akvoenergio estas la sola renoviĝanta energio, kiu grave prizorgas la homan bezonon je energio (suno, vento, tervarmo kaj biomaso kune donas nur 2%).

La transformado de la akvoenergio al elektra energio estas tre efika. La turbinoj kaj generatoroj laboras je rendimento de 90% (por komparo: malpezakva reaktoro: 33%, karbona centralo: 40%, moderna tergas-kombincentralo: ĉirkaŭ 60%).


Previous Page Next Page