Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Afikso

La afiksojkroĉaĵoj kombinite kun radikoj estas elementoj kiuj servas por formi kunmetaĵojn. Kompare kun la ĝeneralaj vortfaraj reguloj validaj por la radikoj, ili sekvas diversmaniere specialajn regulojn en la vortfarado.

La afiksojn eblas rigardi kiel specon de radikoj. Ili estas tradicie kaj ĉi tie aparte klasataj, ĉar ili uziĝas unuavice kiel vortfariloj (kune kun normalaj radikoj), kaj ĉar ili uziĝas vortfare laŭ specialaj reguloj, kiuj ne validas por normalaj radikoj. Iuj kondutas tiam baze kiel normalaj radikoj, sed kun diversspecaj aldonaj limigaj principoj: Tiajn afiksojn oni nomas ofte "afiksoidoj". Kelkaj tamen kondutas en tute aparta maniero, kiu klare distingigas ilin disde normalaj radikoj: Tiajn afiksojn oni povas nomi "veraj afiksoj". Sed ĉiuj afiksoj (krom iuj neoficialaj marĝenaj afiksoj) uziĝas ankaŭ neafikse tute kiel radikoj (ekz. "malo", "eksa", "eta", "igi").

Rimarku, ke kiel afiksoj ne klasiĝu t.n. pseŭdoafiksoj (eksafiksoj), kiuj ne estas veraj Esperantaj lingvoelementoj, sed nuraj radikopartoj (afiksoj aŭ radikoj en la origina lingvo).

La afiksoj disklasiĝas laŭ siaj kutimaj pozicioj en kunmetaĵoj: antaŭ aŭ post radikoj:

Estas ankaŭ lingvoj en kiuj ekzistas infiksoj aŭ cirkumfiksoj: Infiksoj estas aligitaj enen en vorto, dum cirkumfiksoj aŭ ĉirkaŭfiksoj aligitas en du partoj ĉirkaŭ vorton.


Previous Page Next Page






Affiks AF زائدة (لغة) Arabic Afixu AST Şəkilçi AZ اک AZB Аффикс BA Kruna tiron BAN Афікс BE Афікс BE-X-OLD एफ़िक्स BH

Responsive image

Responsive image