La 11-a arondismento (franceXIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj estas cetere la plej dense loĝata arondismento de la francaĉefurbo. Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 142 583 loĝantoj sur areo de 3,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 38 851 loĝantoj/km².
La 11-a arondismento estas tre aktiva kvartalo, kiu entenas multnombrajn variajn loĝantojn. Okcidente etendiĝas la placo de la Respubliko, kiu estas kunigata al la placo Bastille plioriente per la bela, arbornamita bulvardo Richard Lenoir. La kvartalo Bastille kaj faubourg Saint-Antoine estas bonaj lokoj por trovi laŭmodajn kafejojn, restoraciojn aŭ noktajn klubojn.
La kvartalo Oberkampf, plinorde, estas alia populara areo koncerne noktan parizan vivon. La orienta parto de la arondismento estas pli dediĉata al loĝejoj kaj pograndaj magazenoj.