Woke [elp. ŭo:k] derivata de la afro-usonangla esprimo "staying woke" ('resti vekita' aŭ alivortumite 'esti por pli da respekto kaj egaleco') kaj rilatas al konscio aŭ sentemo pri homaj rajtoj aŭ problemoj rilate al sociaj maljustaĵoj kiel diskriminacio kaj rasismo kontraŭ malplimultoj en la socio [1][2]. En tiu konteksto la vorto estas ofte uzata fare de aktivuloj okupiĝantaj pri socia justeco kiel virinaj rajtoj kaj rajtoj de malplimultoj.
La termino estas uzata malsame. Ekde ĉirkaŭ 2020, la esprimo "woke" ĉiam pli evoluis al negative ŝargita esprimo, kiel akuzo de troa politika korekteco aŭ asociata kun nuliga kulturo (angle: cancel culture) kaj malvolan memcenzuron. Ĝi estis temo de interretaj memeoj, sarkasma vortumo kaj kritiko[3].