Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Preto

Preto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Abaso
Patrino Okaleo
Gefratoj Akrisio
Edzo/Edzino Antea
Infanoj Iphianassa • Megapento • Iphinoe • Lysippe
vdr

Laŭ la helena mitologio, Preto (el la greka Προῖτος, «unua homo») estis reĝo de Argo kaj Tirinso, filo kaj heredinto de Abaso kaj Aglajo[1]Okaleo. Lia patro, reĝo de Argo, estis filo de Linkeo, la nura egiptido kiu transvivis la masakron ordonitan de ilia bopatro Danao, kaj de la danaidino Hipermnestro.

Jobato defias Belerofonon venki Ĥimeron, laŭ pentraĵo de Alexander Andreyevich Ivanov (1829). Pere de Jobato, Preto celis mortigi la junulon, kiun li konsideris kulpa pri klopodi allogi la reĝinon.

Dum sia tuta vivo, oni diras ke eĉ antaŭ naskiĝi, Preto bataladis kontraŭ sia ĝemela frato, Akrisio, por la regado sur la argolanda valo. En tiuj kvereloj, ambaŭ inventis diversajn tipojn de ŝildoj[2]. Laŭ unu versio de la rakontaro, la interfrata konflikto akriĝis kiam Preto sukcesis allogi la nuran filinon de Akrisio, lia nevino Danao[3].

Abaso ordonis ke, post sia morto, siaj filoj regu laŭ alternativaj jaroj. Sed kiam li forpasis, Preto heredis la tronon de Argo, kaj rifuzis transdoni ĝin al sia frato post la komenca jaro. Tiel, li sukcesis esti reĝo dum dek sep jaroj proksimume, sed Akrisio fine venkis kaj elpatrujigis lin. Tiam, Preto serĉis rifuĝon ĉe la kortego de la likia reĝo JobatoAmfianakso, kiu edzigis lin al sia filino Anteo[4]Stenebeo. Tuj post la geedziĝo, lia ĵusa bopatro klopodis restaŭri Preton en la trono per sia armeo. Post kelka tempo de milito, sen klara venkinto, la reglando fine dividiĝis en du partojn[5], kaj Akrisio akceptis permesi sian fraton regi sur Tirinso (malfacile atingebla, ĉar Preto fortigis la citadelon kun la helpo de la ciklopaj gasteroĥiroj[6]) kaj la plej orienta duono de la lando, tio estas, la Heraeum (la templo de Hero, tiame parto de Mikeno), Mideo kaj la argolanda marbordo[7].

  1. Homero. Iliado, 4.157.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.25.7.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.1.
  4. Homero. Iliado, 6.160.
  5. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.2.1.
  6. Skolioj pri Oresto, de Eŭripido, 953.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.16.2.

Previous Page Next Page






Прет Bulgarian Pretos Catalan Proitos Czech Proitos (Sohn des Abas) German Προίτος Greek Proetus (son of Abas) English Preto Spanish Preto EU پرویتوس FA Proitos Finnish

Responsive image

Responsive image