Podhale

Podhale. Vido el Tarasówka, kun Tatroj ĉe la linio de horizonto.
Birda vido de Nowy Targ, nome ĉefurbo de la regiono Podhale.
Montaranino de la regiono Podhale en la folklora festa tradicia kostumo, 1938

Podhale (laŭvorte "sub la montaj prerioj") situas en la plej suda regiono de Pollando, foje menciata kiel "Polaj altaj teroj". Podhale estas situanta sur la montetaj deklivoj el Tatra montaro de la Karpatoj, kaj estas karaktera pro riĉa tradicio de folkloro kiu estis tre multe romantigita en la pola patriota imaginaro. Ties folkloro estis alportita tie ĉefe de polaj setlantoj el la regiono Malgranda Pollando pli norda kaj parte el transilvanianaj setlantoj de la 14a al la 17a jarcentoj dum ties migradoj. La nomo Podhale laŭvorte tradukeblas kiel "sub la monta pado".[1] Podhale estas parto de la historia provinco Malgranda Pollando (en pola Małopolska) kun ĉefurbo en Krakovo.

  1. Home -Geography - Podhale and Tatry. Arkivita el la originalo je 2016-09-28. Alirita 2012-08-02.

Podhale

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne