Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Pandero

Pandero
Klasifikado
Frapinstrumento
Tonamplekso
El acuta sono de cimbaletoj al malacuta sono de membrano
Parencaj instrumentoj
Tamburino
Muzikistoj
Kategorio: Panderistoj

PanderoPandejro (portugale pandeiro) estas frapinstrumento, kiu devenas el la Arabujo. Ĝi estas maldika kaj cirkla tamburo, kun cimbaletoj ĉirkaŭe. Male al aliaj tamburoj, ĝi ne havas gravan skatolon de resonanco ĉar la dikeco, ĉirkaŭe 4,5 cm, estas multe pli malgranda ol la diametro, ĉirkaŭe 25 cm. Ĝi similas al tamburino, distingiĝas tamen de ĉi tiu per la aranĝo de la tintiloj. Dum kiam je tamburino du cimbaletoj interfrontas sablohorloĝforme, ĉe pandejro ili formas konkon. Per tio ekestas esence malpli laŭta tintado, simila al la sono de ĉarlestono en frapinstrumentaro. Kelkaj instrumentoj havas inter la cimbaletoparoj kroman metaldiskon, kies tasko estas dampi la sonon kaj eviti posttintadon de la cimbaletoj. Tio ebligas pli diferencigatan ludmanieron de la fingraj kaj manaj frapoj, kiun la sono de la tintiloj ne ĝenas.

Estas pluraj varioj kaj nomoj, depende de la lando. Ĝi similas al tamburino sed estas alia instrumento (komparu, ekzemple, en la portugala lingvo, vortojn: pandeiro [1] kaj pandeireta [2]).

Por la diversaj uzoceloj oni evoluigis variajn panderojn. Ili ekzistas je grandoj inter 20 kaj 35 centimetroj, je kio 25 centimetroj estas la plej kutima grando. Iliaj frapofeloj estas aŭ naturaj aŭ plastaj. En Brazilo kutime ĝia diametro estas 20,32 cm, 25,4 cm, 27,94 cm aŭ 30,48 cm. La membrano povas esti leda aŭ nenatura. Ofte uzata por ludi sambon, "forró" kaj kapoejran muzikon, tamen nuntempe ĉiujn ritmojn. Pri tiu ĉi sono aŭskultu sambon per pandero


Previous Page Next Page






Pandeiro BR Pandeiro Catalan Pandeiro German Pandeiro English Pandeiro Finnish Pandeiro French פאנדיירו HE Pandeiro Italian パンデイロ Japanese Pandeiro NDS-NL

Responsive image

Responsive image