Mistraso | ||
---|---|---|
antikve-greke Παράλιος Καισάρεια | ||
La ruinoj de Mistraso | ||
arkeologia loko • fortifikita urbo | ||
Uzado | Setlejo | |
Pozicio | ||
Lando | Grekio | |
Situo | Peloponezo | |
Koordinatoj | 37° 4′ 26″ N, 22° 22′ 2″ O (mapo)37.07388888888922.367222222222Koordinatoj: 37° 4′ 26″ N, 22° 22′ 2″ O (mapo) | |
Administrado | ||
Vizitebla | jes | |
Mistraso (greke Μυστράς aŭ Μυζηθράς, Myzithras en la Kroniko de Morejo) estas fortikigita urbo kaj eksa komunumo[1] en Lakonio, Peloponezo, greke Μυστράς, Μυζηθράς Ekde la 2011 registara reformo ĝi estas parto de la komunumo Sparti, de kiu ĝi estas urbero.[1] Lokita sur monto Tajgeto, proksime al antikva Sparto, Mistraso servis kiel ĉefurbo de la Bizanca Moreja Despotlando en la 14a kaj 15a jarcentoj, dum kiuj ĝi spertis periodon de prospero kaj kultura florado. Ĝi restis loĝata dum la Otomana periodo, kiam Okcidentaj vojaĝantoj misidentigis ĝin kiel la antikva Sparto. En la 1830aj jaroj, la loĝantoj forlasis ĝin kaj ekkonstruis la novan urbon de Sparti, proksimume ok kilometroj orienten.