Lobanaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lobanaso, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Biziura lobata (Shaw, 1796) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Lobanaso (Biziura lobata) estas tre akvema birdospecio de la grupo de la rektavostaj anasoj en la familio de Anasedoj. Ĝi estas indiĝena de suda Aŭstralio. Ĝi estas la ununura vivanta membro de la genro Biziura. Parenco jam formortinta nome la Novzelanda lobanaso aŭ Anaso de Lautour (B. delautouri), iam loĝis en Novzelando, sed ĝi estas konata nur el prahistoriaj subfosiliaj ostoj. Ĝi estis ĉirkaŭ 8% pli longa ol la vivanta specio, kun ĉefe pli granda kapo.[1]
Lobanasoj estas modere komunaj ĉe la basenoj de la riveroj Murray, Darling kaj Cooper, kaj en pli humidaj, fekundaj areoj en la sudo de la kontinento: la sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio, Viktorio kaj Tasmanio. Lobanasoj evitas plej malproksiman nordon, la aridan okcidenton kaj la nordokcidenton.