Izonitrilo, izocianido aŭ karbilamino estas organikaj komponaĵoj, derivitaj el la "Izocianida acido" aŭ H-N≡C, kaj enhavanta la funkcian grupon -N≡C. La izonitriloj estas izomeroj de la nitriloj; ili estis malkovritaj en 1867, sed neniam trovis larĝaskalan utilon. La izonitrila grupo estas izomero de la nitrila grupo - C≡N, pro tio la prefikso "izo". La organika fragmento konektiĝas al la izocianida grupo pere de la nitrogena atomo, kaj ne pere de la karbono. Ili uzatas kiel konstrublokoj por la sintezo de aliaj kombinaĵoj.
Ĝenerale, la izonitriloj estas preparataj per traktado de la kloroformo kun alkaloj, kaj ofte ili estiĝas kiel flankaj produktoj en la sintezo de nitriloj ekde metalaj cianidoj kaj organikaj halogenidaj komponaĵoj. La hidrogenaj ligoj de la izonitrilaj solvaĵoj estis malkovritaj de Ferrstanding, Paul von Ragué Schleyer (1930-2014) kaj A. Allerhand, en 1962. Publikaĵoj pri la strukturo de la ksantocilino, la unua nature okazanta izocianido, aperis en 1956 kaj 1957 far Ilse Hagedorn (1923-2013) kaj Heinrich Tönjes pluraj jaroj post raporto de Wolfgang Rothe[1] pri la izolo de la "penicillium notatum"[2]. La plejmulto el la maraj izocianidoj estas terpenoidoj, dum kelkaj el la surtera izocianidoj devenas el la aminoacidoj.